Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/182

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la kapon. Li ekvidis iun kompatindan vizaĝon strekitan de larmoj, iun vizaĝon gracian, melankolian kaj nekonstantan el tiuj knabinetoj kiuj estas destinitaj al ĉiuj tentiĝoj, al ĉiuj kapturniĝoj.

- Nu, reparolis Botreleo, ĝi estas finita, ni ne plu parolu pri tio... Mi eĉ ne demandas al vi kiel tio okazis. Nur vi tuj diros al mi ĉion kion povas utili al mi !... Ĉu vi surprizis ion... iun vorton de tiuj homoj ? Kiel efektiviĝis la forrabo ?

Ŝi tuj respondis :

- Per aŭto... mi aŭdis ilin kiuj parolis pri tio.

- Kaj kiun vojon ili sekvis ?

- Ha ! Tion mi ne scias.

- Ili interŝanĝis antaŭ vi neniujn parolojn kiuj kapablos helpi nin ?

- Neniun... Estis tamen iu kiu diris : "Ne estos tempo por perdi... estas morgaŭ je la oka matene ke la estro devas telefoni al ni tien..."

- Kie, tien...? rememoru... estis urbnomo, ĉu ne ?

- Jes... iun nomon... kiel Ruso[1](2)...

- J-J Ruseo ?... La Prusa kastelo[2](3) ?

- Ne... ne...

  1. En la franca versio, estis "château", esperante tradukiĝanta per "kastelo".
  2. En la franca versio, estis "Châteaubriant ?… Château-Thierry". Ili estas francaj komunumoj kiel Ĉatoruso.