Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/185

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la oficisto kaj sciiĝis ke la antaŭhieraŭo je la sama horo, iu individuo, kun aŭtomobilista kostumo, ankaŭ petis la komunikadon kun Parizo.

La evidenteco estis farita. Li ne atendis pli.

Posttagmeze, li sciis, per nerefuteblaj atestadoj, ke iu limuzino, sekvante la vojon de Turo, trapasis la urbeton de Buzanseo, poste la urbo de Ĉatoruso kaj haltis trans la urbo, ĉe la rando de la arbaro. Ĉirkaŭ la deka, iu kabrioleto, stirita de iu individuo, estis parkata apud la limuzino, poste malproksimiĝis suden laŭ la valo de la Buzano. Tiam, alia homo troviĝis flanke de la stiristo. Koncerne la aŭton, prenante la kontraŭan vojon, ĝi direktiĝis norden, al Isuduno.

Izidoro facile malkovris la posedanton de la kabrioleto. Sed tiu proprietulo kapablis nenion diri. Li ludonis sian veturilon kaj sian ĉevalon al individuo kiu mem realportis ilin la Morgaŭon.

Fine, la saman vesperon, Izidoro konstatis ke la aŭto nur trapasis Isudunon, daŭrigante sian vojon al Orleano, tio do estas al Parizo.