Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/192

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kvazaŭ ankoraŭ frostigita de malkomprenebla stuporo.

La sekvan tagon li demandis al Botreleo :

- Kion vi faras ĉi tie, vi ?

Estis la unua fojo ke li miris pro la ĉeesto de fremdulo apud li.

Tiamaniere, iom post iom, li reakiris sian tutan konscion. Li parolis. Li faris planojn. Sed, kiam Botreleo pridemandis lin, pri la eventoj kiuj antaŭis lian dormon, li ŝajnis ne kompreni.

Kaj vere, Botreleo sentis ke li ne komprenis. Li estis perdinta la memoron de tio kio okazis ekde la antaŭa vendredo. Estis kvazaŭ abrupta abismo en la kutima fluado de lia vivo. Li rakontis sian mateno kaj sian posttagmezon de vendredo, la negocoj kontraktitaj en la foiro, la manĝo kiun li prenis en la gastejo. Poste... nenion pli... Li kredis vekiĝi la morgaŭon de tiu tago.

Estis abomene por Botreleo. Tie estis la vero, en tiuj okuloj kiuj vidis la murojn de la parko malantaŭ kiuj lia patro atendis lin, en tiuj manoj kiuj levprenis la leteron, en tiu konfuza cerbo kiu registris la lokon de la sceno, la ĉirkaŭaĵo, la malgranda angulo de la mondo kie la dramo estis ludita. Kaj el tiuj