Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/203

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Ĉu vi ankoraŭ volas min ?

- Se mi volas !

- Nu ! Mi akompanas vin. Jes, la ekspedicio allogas min. Mi kredas ke ni ne enuos, kaj tio amuzas min implikiĝi en ĉio tio... Kaj krome, mia helpo ne estos senutila al vi. Vidu, jen jam iu komenco de kunlaborado.

Li montris dikan ŝlosilon tute malglata pro rusto kaj kun antikva aspekto.

- Kaj tiu ĉi ŝlosilo malfermas ?... demandis Botreleo.

- Malgrandan poternon kaŝitan inter du murapogiloj, forlasita ekde jarcentoj, kaj ke mi eĉ ne opiniis nepre sciigi al mia luanto. Ĝi rigardas al la kamparo, precize al la rando de la arbaro...

Botreleo abrupte interrompis lin.

- Ili konis ĝin, tiun elpasejon. Estas evidente tien ke la individuo kiun mi postsekvis, eniris en la parkon. Nu, la ludpartio estas bela, kaj ni gajnos ĝin. Sed malbeno, necesas ludi atenteme !

Post du tagoj, laŭ la paŝoj de malsatega ĉevalo, alvenis en Krozanto iu rulhejmo de ciganoj kies ĝia kondukanto ricevis permeson por enremizigi fine de la vilaĝo, sub malnova forlasita hangaro. Krom la kondukanto,