- Ha ! Kiu ? Ganimard ? Ĥolmes ?
- Ne... Almenaŭ mi ne vidis ilin.
- Do ?
- Iu fraŭlino.
- F-ino de Sankta-Verano, tute sendube ?
- Mi ne scias... mi plurfoje ekvidis ŝin de malproksime en la parko... kaj krome, elklinigante min el mia fenestro, mi vidas la ŝian... Ŝi faris al mi signalojn.
- Ĉu vi scias kien estas ŝia ĉambro ?
- Jes, en tiu koridoro, la tria dekstren.
- La blua ĉambro, flustris Valmeras. La pordo estas kun du klapoj, ni havos malpli da problemo.
Fakte, unu el la pordoklapoj rapidege cedis. Estis la patro Botreleo kiu sin taski averti la fraŭlinon.
Post dek minutoj, li eliris la ĉambron de ŝi kaj diris al sia filo :
- Vi pravis... F-ino Sankta-Verano.
Ili malsupreniris ĉiuj kvar. Ĉe la malsupro de la ŝtuparo, Valmeras haltis kaj klinis sin super la viro, poste kuntirinte ilin al la ĉambro de la teraso :
- Li ne mortis, li vivos.
- Ha ! Botreleo mildige ekspiris.