Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/216

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tagon liaj du aliaj viktimoj, Ganimard kaj Herloko Ĥolmes, ekreaperis. Tamen, ilia reveno al la vivo de tiu ĉi mondo tute mankis de prestiĝo. Estis hokĉifonisto kiu retrovis ilin, kajo de la Juvelistoj, antaŭ la polica prefektejo, kaj ambaŭ endormigitaj kaj ligitaj.

Post semajno de plena konsterniĝo, ili sukcesis reakiri la gvidadon de siaj ideoj kaj raportis - aŭ prefere Ganimard rakontis, ĉar Ĥolmes enfermiĝis en obstina muteco – ke ili realigis, surŝipe de la jakto La Hirundo, vojaĝon de ĉirkaŭnavigado ĉirkaŭ Afriko, ĉarman instruan vojaĝon kie ili povis rigardi sin kvazaŭ liberaj, krom kelkaj horoj kiujn ili travivis funde de holdo, dum la ŝipanaro malsupreniris en ekzotajn havenojn. Pri ilia surteriĝo ĉe la kajo de la Juvelistoj, ili memoris nenion, sendube endormigitaj ekde pluraj tagoj.

Tiu liberigo estis la akcepto de la malvenko. Kaj, ne plu luktante, Lupeno tutaprobe proklamis ĝin.

Iu okazaĵo cetere montris tion ankoraŭ pli okulfrapan : estis la gefianĉiĝo de Ludovikon Valmeras kaj de F-ino de Sankta-Verano. En la intimeco kiun kreis inter ili iliaj