Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/229

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Ĉapitro 7
La Traktato de la Nadlo.

Estas la kvara matene. Izidoro ne revenis al la gimnazio. Li ne revenos tien antaŭ la fino de la senindulga milito kiun li deklaris al Lupeno. Tion, li mallaŭte ĵuris al si, dum siaj amikoj aŭte veturigis lin, tute svenetanta kaj ofendata. Malprudenta ĵuro ! Absurda kaj nelogika milito ! Kion li povas fari, li izolita infano kaj sen armiloj, kontraŭ tiu fenomeno de energio kaj de potenco ? De kie ataki lin ? Li estas neatakebla. Kie vundi lin ? Li estas nevundebla. Kie trafi lin ? Li estas netrafebla.

Matene la kvaran... Izidoro denove akceptis la gastadon de sia samklasano de Janseno. Stare antaŭ la kameno de sia ĉambro, la kubutoj rekte plantitaj sur la