Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/231

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

cent presitaj ekzempleroj de tiu kiu devis esti la Fermasko, nur du eskapis la flamojn. Unu estis ŝtelita de la gvardia kapitano kaj perdita. La alia estis gardita de Ludoviko la XIVa, transdonita al Ludoviko la XVa, kaj bruligita de Ludoviko la XVIa. Sed restas kopio de la grava paĝo, tiu kiu enhavas la solvon de la problemo, aŭ almenaŭ la kriptan solvon, tiu kiu estis alportita al Maria-Antoneta kaj englitita de ŝi sub la bindaĵo de ŝia preĝolibro.

Kio okazis al tiu ĉi papero ? Ĉu estas tiu kiun Botreleo tenis en siaj manoj kaj kiun Lupeno reprenigis al li per la registristo Breduo ? Aŭ ĉu ĝi ankoraŭ troviĝas en la preĝolibro de Maria-Antoneta ?

Kaj la demando finfine sendas al tiu ĉi : "Kio okazis al la preĝolibro de la reĝino ?"

Post kelkaj momentoj de ripozo, Botreleo pridemandis al la patro de sia amiko, eminenta kolektanto, ofte alvokita neoficiale kiel eksperto, kaj kiun, denove antaŭnelonge, la direktoro de unu el niaj muzeoj konsultis por la aranĝado de sia katalogo.

- La preĝolibro de Maria-Antoneta ? li ekkriis, sed ĝi estis postlasita de la reĝino al ŝia ĉambristino kun sekreta komisio enmanigi ĝin al grafo de Ferseno. Pie