- Rapide ! Rapide ! oni kriis al li. Kion vi atendas ?
Li tiris folion, duige falditan.
- Nu, legu !... Estas vortoj el ruĝa inko... Vidu !... Tio aspektas, kvazaŭ sango... tute pala sango... legu do !
Li legis :
"Al vi, Ferseno. Por mia filo, la 16an de oktobro 1793... Maria-Antoneta".
Kaj subite, Botreleo eligis perpleksan ekkrion. Sub la subskribo de la reĝino, estis ... estis, el nigra inko, du vortoj reliefigitaj de parafo... du vortoj : "Arseno Lupeno".
Ĉiu siavice, ĉiuj kaptis la folion, kaj la sama krio tuj eskapis :
- Maria-Antoneta... Arseno Lupeno.
Silento kunigis ilin. Tiu duobla subskribo, tiuj du nomoj kunligitaj, malkovritaj ĉe la fundo de la preĝolibro, tiu relikvo kie kuŝis, dum pli ol jarcento, la senespera alvoko de la kompatinda reĝino, tiu terura dato, la 16an de oktobro 1793, la tago kiam disfalis la reĝa kapo, ĉiu estis malĝoje kaj konsterne tragika.
- Arseno Lupeno balbutis unu el la voĉoj, tiel reliefigante tion kio estis konsternega