Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/239

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ludoviko la XIVa (ĉapitro XXV : Apartaĵoj kaj anekdotoj de la reĝado). Tiu ekstrakto estis forigita en la diversaj eldonoj.

"Mi aŭdis rakonti al ĵus mortinta S-ro de Komartino, intendanto de la Financoj kaj amiko de la ministro Ŝamiljardo, ke iam la reĝo hastege foriris en sia kaleŝego, post la novaĵoj ke S-ro de Larbejrio estis murdita kaj senigita je belegaj juveloj. Li ŝajnis en grandega emocio kaj ripetis : "Ĉio estas perdita... Ĉio estas perdita..." La sekva jaro, la filo de tiu Larbejrio kaj lia filino, kiu estis edziniĝita de la markizo de Velino , estis ekzilitaj en iliajn landojn de Provenco kaj Bretonio. Necesas ne dubi ke tie ekzistas kelka propraĵo".

"Necesas dubi pri tio tiom malpli, mi aldonus, ke S-ro Ŝamiljardo, laŭ Voltero, estis la lasta ministro kiu havis la strangan sekreton de la Fermasko.

"Vi ekkomprenas, sinjoro, la profiton kiun ni povas eltiri el tiu ekstrakto, kaj la evidenta interligo kiu interplektiĝas inter la du aventuroj. Miaflanke, mi ne kuraĝas imagi tro precizajn hipotezojn pri la konduto, pri la suspektoj, pri la antaŭtimoj de Ludoviko la XIVa en tiuj cirkonstancoj, sed ĉu aliparte ne estas permesebla, ĉar S-ro Larbejrio postlasis