Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jevro al kiu ĝi apartenas ekde dudek jaroj, ĝi enhavas iun hejman konstruaĵon kiun superelstaras pinaklo, kie viglas horloĝo, kaj du alojn, ĉiu envolvita de perono kun ŝtona balustrado. Trans la murojn de la parko kaj preter la altebenaĵo kiun subtenas la altaj Normandiaj klifoj, oni rimarkas, inter la vilaĝoj de Sankta-Margareta kaj de Varangevilo, la bluan linion de la maro.

Tie vivis la grafo de Jevro kun sia filino Suzana, beleta kaj delikata estulino kun blonda hararo, kaj ŝia nevino Rajmonda de Sankta-Verano kiun li hejmakceptis antaŭ du jaroj kiam la samtempa morto de ŝia patro kaj ŝia patrino lasis Rajmonda-n orfinon. La vivado estis kvieta kaj harmonia ĉe la kastelo. Kelkaj najbaroj venis tien de tempo al tempo. Dum somero, la grafo kondukis preskaŭ ĉiutage la du fraŭlinojn en Diepon. Li, li estis altstatura viro kun bela serioza figuro kaj griziĝanta hararo. Tre riĉa, li mem regis sian fortunon kaj priatentis siajn proprietaĝojn kun la helpo de sia sekretario Johano Daval.

Tuj post la eniro, la enketan juĝiston kolektis la unuajn konstatojn de la ĝendarmara brigadisto Kevilono. La aresto de la kulpulo, cetere ankoraŭ tujokazonta, ne estis jam realigita, sed oni gardostaris ĉiujn