Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/274

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Iumatene li tagmanĝis ĉe gastejo, proksime de Honfloro, antikva urbo de la estuaro. Fronte al li, manĝis unu el tiuj normandaj, ruĝaj kaj mallertaj ĉevalvendistoj kiuj partoprenas en la foiroj de la regiono, vipon en mano, longan kitelon sur la dorso. Post momento, ŝajnis al Botreleo ke tiu homo rigardis lin kun ia atento, kvazaŭ li konis lin aŭ almenaŭ kvazaŭ li klopodis rekoni lin.

"Ba ! li pensis, mi eraras, mi neniam vidis ĉi tiun ĉevalvendiston kaj li neniam vidis min".

Efektive, la viro ŝajnis ne plu interesiĝi pri li. Li ekbruligis sian pipon, petis kafon kaj konjakon, fumis kaj drinkis. Sian manĝon finitan, Botreleo pagis kaj stariĝis. Iu grupo de individuoj eniranta ĝuste kiam li estis eliranta, li devis stari kelkajn sekundojn apud la tablo kie la ĉevalvendisto sidis, kaj li aŭdis lin diri mallaŭte :

- Saluton, Sro Botreleo.

Izidoro ne hezitis. Li sidiĝis apud la viro, kaj diris al li :

- Jes, estas mi... sed vi, kiu vi estas ? Kiel vi rekonis min ?

- Ne malfacile... kaj tamen mi iam