Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/289

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Botreleo malkovris la vorton de la granda enigmo kiu ŝvebis dum pli ol dudek jarcentoj ! Vorto kun supera graveco por tiu kiu antaŭ longe posedis ĝin, dum foraj epokoj kiam hordoj de barbaroj rajdis tra la malnova mondo ! Magia vorto kiu malfermas la ciklopan kaverno al kompletaj triboj fuĝantaj antaŭ la malamiko ! Mistera vorto kiu gardas la pordon de la plej neperfortebla azilo ! Prestiĝa vorto kiu transdonas potencon kaj certigas la superforton !

Pro esti ĝin konanta, tiun vorton, Cezaro povas submeti Gaŭlion. Pro esti ĝin konanta, la Normanoj trudis sin en la lando, kaj de tie, pli poste, dorsapogintaj al tiu apogpunkto, konkeris la apudan insulon, konkeris Sicilion, konkeris la Orienton, konkeri la Novan Mondon !

Mastroj de la sekreto, la Angliaj reĝoj potencas Francion, humiligas ĝin, dispecigas ĝin, kronigas sin reĝojn de Parizo. Ili perdas ĝin, kaj estas la disvenkiĝo.

Mastroj de la sekreto, la Franciaj reĝoj kreskas, transiĝas la mallarĝajn limojn de sia bieno, fondas iom post iom la grandan nacion kaj radias pro gloro kaj potenco - ili forgesas ĝin aŭ ne kapablas uzi ĝin, kaj estas la morto , la ekzilo, la dekadenco.

Nevidebla regno, meze de la akvo kaj je dek klaftoj (+/-20m) de la tero... Nekonata fortreso,