Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/298

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝtono apenaŭ atingis la ekstremon de la vojeto.

"Arkiidioto, pensis Botreleo. Ĉu ni kakulis per metro dum tiu epoko ? 19 signifas 19 klaftojn (+/-37m) aŭ signifas nenion".

La kakulo efektivigita, li nombris tridek sep metrojn sur la ŝnureto, nodis kaj, palpe, serĉadis sur de la murparton la ĝustan kaj nepre solan punkton kie la nodo farita je tridek sep metroj de la fenestro de la Fraŭlinoj tuŝus la muron de Frefoso. Post kelkaj momentoj, la kontaktpunkto montriĝis. Per sia libera mano, li forigis foliojn de verbaskoj kreskintaj inter la interspacetoj.

Iu krio elglitis el li. La nodo estis metita sur la centro de malgranda kruco reliefe skulptita sur briko.

Nu, la signalo kiu sekvis la nombron 19 en la dokumento estis kruco !

Necesis al li sia tuta volo por superi la emocion kiu invadis lin. Haste, per siaj kuntiritaj fingroj, li prenis la krucon kaj, premante, li turnis kiel li turnintus la spokojn de rado. La briko oscilis. Li pliigis sian strebadon; ĝi ne plu moviĝis. Tiam, sen turni, li premis pli multe. Li tuj sentis