Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/309

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Do, estas ke la nombro 44...

Mallaŭte, cerbumante, Botreleo daŭrigis :

- Nu... Ganimard kaj mi, ni estas ĉi tie, ambaŭ sur la lasta ŝtupo de la ŝtuparo... Nombras 45... Kial 45, dum la cifero de la dokumento estas 44 ? Koincido ? Ne... En tiu ĉi tuta afero, estis neniam koincido, almenaŭ senintenca. Ganimard, bonvolu resupreniri de unu ŝtupo... Tio estas, ne forlasu tiun ĉi 44an ŝtupon. Kaj nun mi movigadas la feran najlon. Kaj la klinketo falos... Se ne, estos la fino al mia latina....

Efektive, la peza pordo turniĝis sur siaj kardinoj. Iu sufiĉe vasta kaverno prezentiĝis al iliaj rigardoj.

- Ni devas esti ĝuste sub la fuorto de Frefoso, diras Botreleo. Nun la tertavoloj estas trapasitaj. Estas finite pri briko. Ni estas plene en kalka maso.

La ĉambro estis malklare lumigita de lumradio kiu devenis de la alia ekstremo. Proksimiĝante ili vidis ke estis fendo de la krutaĵo, realigita en elstaraĵeto de la rokmuro, kaj kiu formis kiel ian observejon. Antaŭ ili, je