stariĝas ĉi tie, ĝis via reveno. Ek, Botreleo, kaj singardeme... ĉe la plej malgranda alarmo, retropaŝu...
Vigle Izidoro malaperis tra la meza ŝtuparo. Je la trideka ŝtupo, iu pordo, vera pordo el ligno haltigis lin. Li ekkaptis la klinkon de la seruro kaj turnis. Ĝi ne estis ŝlosita.
Li eniris en ĉambron kiu ŝajnis al li tre malalta, tiom ĝi estis vastega. Lumigata de fortaj lampoj, apogita de dikmalaltaj pilieroj inter kiuj malfermiĝis profundaj perspektivoj, ĝi devis preskaŭ havi la samajn dimensiojn kiel la Nadlo. Kestoj embarasis ĝin, kaj amaso da objektoj, mebloj, seĝoj, kestoŝrankoj, telerbretaroj, skatoletoj, iu tuta senordaĵo kiel oni vidas ĉe la keletaĝo de la vendistoj de antikvaĵoj. Je sia dekstro kaj sia maldekstro, Botreleo ekvidis la aperturon de du ŝtuparoj, sendube la samaj kiel tiuj kiuj komencis de la suba groto. Li estis do povanta malsupriri kaj informi Ganimard-on. Sed antaŭ li, nova ŝtuparo supreniris, kaj li scivolis sole daŭrigi nur siajn esploradojn.
Tridek ŝtupoj denove. Pordo, poste