Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/326

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉiuj kiuj vi vidis ĝis nun estas aĉeteblaj. Objektoj foriras, aliaj alvenas. Estas la metio. Ĉi tie, en ĉi tiu sanktejo, ĉio estas sankta. Nur la elektindaĵoj, la plejĉefaĵoj, la plejbonaĵo el la plejbonaĵo, la netakseblaĵo. Rigardu tiujn juvelojn, Botreleo, kaldeaj amuletoj, egiptaj kolieroj, keltaj braceletoj, arabaj saltieroj... Rigardu tiujn statuetojn, Botreleo, tiun grekan Veneron, tiun Apolonon de Korinto... Rigardu tiujn Tanagraĵojn, Botreleo ! Ĉiuj la veraj Tanagraĵoj estas ĉi tie. Ekster tiu ĉi vitrino, ne ekzistas en la mondo nur unu kiu estas aŭtentika. Kia ĝuo diri tion al si ! Botreleo, vi rememoras la rabistojn de preĝejoj en la Sudo, la bandon Tomaso kaj kompanio - Agentoj al mi, preterdirite – nu ! jen la relikvokesto de Ambazak, la vera, Botreleo ! Vi rememoras la skandalon de Luvro, la tiaro akceptita kiel falsan, imagita, elfarita de moderna artisto... Jen la Tiaro de Saitafarnes, la vera, Botreleo ! Rigardu, bone rigardu, Botreleo ! Jen la mirindaĵo el la mirindaĵoj, la plejalta verko, la penso de iu dio, jen La Ĝokonda de Vinci, la vera. Genue, Botreleo, la tuta virino estas antaŭ vi !

Iu longa silento inter ili. Sube, la batadoj proksimiĝis. Du aŭ tri pordoj, ne pli,