Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/333

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

triobla idioto, ke mi estas elparolanta historiajn vortojn, kaj ke Botreleo kolektas ilin por niaj genepoj !

Li ekridis :

- Mi malŝparas mian tempon. Neniam Ganimard ekkomprenos la utilecon de miaj historiaj paroloj.

Li prenis pecon de ruĝa kreto, proksimigis skabelon al la muro, kaj li surskribis per dikaj literoj :

Arseno Lupeno heredigas al Francio ĉiujn trezorojn de la kava Nadlo, nur kondiĉe ke tiuj trezoroj estu instalitaj en la Muzeo de Luvro, en ĉambrojn kiuj estos nomitaj "ĉambroj Arseno Lupeno".

- Nun, li diras, mia konscienco estas en paco. Francio kaj mi, ni estas kvitaj.

La sturmantoj draŝe frapis. Unu el la paneloj estis disbatita. Iu mano trapasis, serĉante la seruron.

- Fulmotondro diris Lupeno, Ganimard kapablas atingi la celon, ĉifoje.

Li saltis al la seruro kaj forprenis la ŝlosilon.

- Krak, oĉjo, tiu pordo estas solida... Mi havas mian tutan tempon... Botreleo, mi diras al vi adiaŭ... kaj dankon !... ĉar vere vi kapablintus