Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fraŭlino kaj Alberto ankoraŭ rigardis lin.

- Finfine, tamen, necesas ja ke li estu ie ! Ekstere aŭ interne, ni ne povas elekti !

- Li estas tie ĉi, diris obstine la servistoj.

La juĝisto levis la ŝultrojn kaj reiris al la kastelo, sufiĉe malgaja. Evidente la afero prezentiĝis malbone. Iu ŝtelo kie nenio estis ŝtelita, iu nevidebla malliberulo, ne estis io por ĝojigi.

Estis malfrue. S-ro Jevro invitis la juĝoficirojn por tagmanĝi tiel kiel la du ĵurnalistojn. Ni manĝis silente, poste S-ro Baptofilo reiris al la salono kie li pridemandis la servistojn. Sed iu ĉevala trotado sonoris flanke de la korto, kaj, post momento, la ĝendarmo kiun oni sendis al Diepo, eniris :

- Nu ! Vi vidis la ĉapeliston ? ekkriis la juĝisto, hastema fine ricevi iun informon.

- La kaskedo estis vendata al iu ŝoforo.

- Iu ŝoforo !

- Jes, iu ŝoforo, kiu haltis kun sia