Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li mem direktis la traserĉojn. Sed, fine de la tago, li estis apenaŭ pli progresinta, kaj li deklaris antaŭ armeon de raportistoj kiuj invadis la kastelon :

- Sinjoroj, ĉio supozigas al ni ke la vundito estas tie, permane trafebla, ĉio krom la fakta realeco. Do, laŭ nia modesta opinio, li sukcesis eskapi, kaj estas ekstere ke ni trovos lin.

Tamen, prevente, li organizis, akorde kun la brigadisto, la gvatadon de la parko, kaj, post iu plia ekzameno de ambaŭ salonoj kaj iu kompleta esploro de la kastelo, post ĉirkaŭigi sin per ĉiuj necesaj informoj, li reprenis la vojon al Diepo kune kun la substituito.

Noktiĝis. La buduaro devanta resti fermita, oni transportis la kadavron de Johano Daval en alian ĉambron. Du virinoj de la vilaĝo prigardis lin, helpitaj de Suzana kaj Rajmonda. Malsupre, sub la atenta okulo de la kampogardisto, kiun oni estis alligita al sia persono, la juna Izidoro Botreleo dormetis sur la benko de la malnova preĝoĉambro. Ekstere, la ĝendarmoj, la farmisto kaj dekduo da vilaĝanoj estis posteniĝintaj inter la ruinoj kaj laŭlonge de la muroj.