Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.djvu/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

naturo kiu min kreis… en simpleco, sen artifikoj… mi volus admiri, for la turmentoj, la formiĝon de mia kara fileto, ĝis kiam, vera homo, bela homo li fariĝu… kaj… dezirus mi, ke ĉiuj homoj venu, kiel fratoj sin amantaj… puraj… tute simple, tute nature, en tiun grandan rondon, kiun mi volus nomi socio! Mi dezirus, ke ĉiuj estu ĵetintaj ĉion koruptan, kaj ke ĉiuj egalaj, nudaj, fortaj, ili unisone suĉu en harmonia feliĉo, la sukon de la tero, de l' ĉielo, de la saĝo…

(Post momenta revo, sin turnante kaj montrante la edzon.)

Ho ve! Malracio, jen via rezultato!

(li subite eliras la fiksan revon dum la edzino foriras.)

Petro: Ha jes, plugi la marnon!

(KURTENO)

Sceno 3