frenezo, jen kor-nervomalsanoj; ok gefilojn li al via praavino naskigis, ok fokusojn de degenero. (kortuŝe) Diru al via panjo, Giĉjo! Vi ĉiam kondutos bone, konscie, vi ĉiam restos sobra, homa… kaj tiel… vi restos ĉiam bela, forta, ĉu ne?
Giĉjo: Jes panjo mia, kial ne?
Ŝi: (Ŝi residigas la bubon) Ha mia karega, mi timas tiun tagon… piedmalvarma statis via patro, tutnokte… li apenaŭ dormis horeton kaj nerve saltegis, kvazaŭ elektrizita!… Estas krizo.
(Al la edzo alvoke.)
Petro, ĉu vi venas? Mi jam plenumis preskaŭ la tutan laboron: la porkoj manĝis, la kokinoj ricevis sian porcion, via matenmanĝo, preta en la bovlo, vin atendas ĉe la fajrujo. Kaj vi scias, ni devas melki la bovinojn, suĉigi la bovidojn, do, venu min helpi, ĉio muĝas en la stalo.
Petro: (alvenante kaj ridegante) Ha, ha! Mi scias, vi faris ĉiom! Ha, ha! Sed nun mi scias, mi vidis, nun mi scias, kial vi ellitiĝas tiom frue, ha, ha!
(Li serioziĝas, la rigardo fariĝas fiksa kaj vigla.)
Mi aŭdis vin ambaŭ apud la barilo. En mallumo susurantaj vi restis duonhoron, koro ĉe koro atendantaj. Iom poste, senbrue, kiel pekantaj fantomoj, en la porkejon vi ŝoviĝis… Ne diru ne, ne plu neu, mi vidis vin! Mi ĉiam tion sentis, kaj nun, sen spiono, mi malkovris, ne eraris, erari ne povas mi…