(Petro ĉesis la manĝadon kaj fiksokule revadas. La edzino revenas laborrapidante)
Petro: (Al la edzino) Kion vi metis en mian manĝaĵon? Ĝi gustaĉas, kaj ĉio enfajrigas mian stomakon.
Ŝi: Per kio vi volas ke mi preparu ĝin?… kiel ĉiam, lakto, kafo…
Petro: Ha mi ne scias! (kolere) Tiu gusto, tiu gusto!… Vi celas mian malaperon, mian morton, vi volas veneni min, vi volas ne plu vidi min, min malamegas, vi deziras vian liberon en adultado, tutan liberecan ĝuon… liberon!
(Li ekstaras kun la bovlo en la mano kaj ĵetas ĉion al la direkto de la edzino. Ŝi kaj Giĉjo ekploras.)
Nu, jen via libereco, via amorado, via krima agado, jen sufiĉas!
Ŝi: (Irante preni la bubon.) Mia dio, kia rabio! Mia dio, kie la kulpo, kion mi faru, kion ni faru, Giĉjo, mia Giĉjo!
(KURTENO)