Saltu al enhavo

Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

estas vi, mi kaj ĉiuj samgeneracianoj, viaj filoj, ankaŭ eble, kiuj pagas la ekscesojn, la litrojn da drinkaĵo kaj la tutan krimaĵon lian… Ha, se mi tenus tiun mortintan maljunulaĉon, kiom plezure mi strangolus lin, ĝis kiam li fariĝus… blua, ruĝa, verda, nigra, putra!… (paŭzo) Malracio, malsaĝo homa, jen via rezultato, via daŭra produkto!
(Ŝi montras la edzon ĉiam fikse revantan)
Kial inokuli al vi kuracilojn, homoj, vi mem kreas viajn suferojn. Generacio post generacio enradikiĝas kaj ampleksiĝas via kreita veneno, dum via spiro, en stertoro, anoncas dekadencon de l' fiziko kaj moralo. Vi parolas pri eduko kaj etiko, statuigas viajn sciulojn; la dimanĉojn, ja preĝas vi kun emfazo antaŭ ĉi lumo de l' pereo. Kaj via volo, via konscio kaj konscienco? Ĉu utilas scienco, filozofio, viaj ismoj, se vi, homoj, post ceremonia juro kaj promesoj, denove dronas en la maro de la avideco kaj ĝuemo? Homo, ĉu vi vere bezonas fumi, drinki, bordelumi? Ĉu tiom da mono por vi estas nepra, ĉu al vi helpas subaĉeto kaj perfido? Kial vi leĝigas viajn sintenojn por, poste, tiel detrui vin? Ĉu vere, homoj, vi paŝas sur la ĝusta vojo, sur la vojo de l' feliĉo?… Mi dubas, mi tro suferas, provas vin kompreni. Ho ve, naŭzigas min viaj teorioj, viaj statutoj kaj statutoj; mi malamas viajn doktrinojn, viajn diojn kaj moralojn. Jes, mi volus spiri, spiri libere, ne pensi… ne senti la mankojn… la mankojn, kiujn vi kreas. Sola sub la suno, volus mi paŝi, senti min en harmonio kun la

17