La rutina vivo inside nin ĉirkaŭas, mallarĝigas nian vidon, tiel ke ofte ni forgesas nian idealon, niajn proprajn homajn kondiĉojn. Tiu senkonscia brutiĝo fariĝas tiel grava, ke ni, en la areno vastega de la ekzisto, eĉ ne scias plu pesi, taksi. Ni ludas nian aŭtomatan rolon, ja imitante perfektan aktoron, sed bedaŭrinde la scenojn ni ne enkarnigas laŭ la spirito de la aŭtoro!… Tio estas, laŭ niaj raciaj, deveno, evoluo, tuta ekzistado.
Tial, kiuj bonvolos perdi horeton el sia kutima vivmimiko por iel spekti ĉi tiujn etajn scenojn de kelkaj el la grandaj virusoj kiuj plagas nian socion, tiuj eble rekonscios, ke ĉio ne estas perdita, ke ni devas foriĝi el nia letargio kaj ke ankoraŭ restas ioma batalo por soci-hom-perfektecon atingi.
Tio estas mia tutkora sopiro.
Brazilio, oktobro 1955