Paĝo:Lengyel - Libro de l’Humoraĵo, 1908.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĝojo kaj ŝerco estas infanoj amindaj de la feliĉo. Ni malfermu por ili nian pordon kaj akceptu ilin kiel gastojn bonvenintajn, kiam ajn ili venas nin viziti. Ili ne venas ja tro ofte resti ĉe ni.

Jen la aŭtoro donis al ni kolekton da ŝercaĵoj en vortoj kaj figuroj.

Li pensis, ke ankaŭ tiajn aferojn ni bezonas. Pri tio li estas prava. Nia literaturo antaŭ nun dediĉis nur ŝpare oferojn al la rideto. Sed krom tio, ke multaflanka kreskado de la literaturo estas bono por nia lingvo, la humoraĵista speco eĉ por si mem estas ekzercinda. Ĉar la plezuro ludas tre grandan rolon en la kampo de l’utilo, simile kiel la ripozo estas reĝino en la regno, kies reĝo estas la laboro.


Upsala, la 1. de Julio 1899.

Paul Nylen.