Paĝo:Lengyel - Libro de l’Humoraĵo, 1908.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
TRI DEMANDOJ

Dum la regado de reĝo hungara Matiaso, kiu havis la alnomon « Justa » kaj estas konata pro lia populareco, okazis tiu ĉi anekdoto.

Ofico estis vakanta en la ĉefurbo de Hungarujo, pri kiu konkuris ankaŭ la pastro de vilaĝo Czinkota.

La reĝo dirigis al li, ke se li estus kapabla ĝuste respondi je liaj tri demandoj, li ricevus la deziratan oficon.

La pastro ne estis klera, li timis pro la demandoj. Li komunikis la aferon al sia kantisto, petante lian konsilon.

— Via pastra moŝto, — diris la kantisto, — mi kredas, ke mi povus solvi la reĝajn demandojn. Mi proponas al vi, ke mi vestu min per via pastra vesto; la reĝo konas nek min nek vin, mi do iros en la ĉefurbon Buda kaj aperos antaŭ lia reĝa moŝto ŝajnigante min la pastro de Czinkota.