— „Mi neniel komprenas tiujn ĉi homojn, pro kiu kaŭzo al ili ekplaĉis reĝigi super sin fremdan homon, malriĉan, malbone vestitan, kiun ili ne konas, ne demandinte eĉ el kiu lando mi venis? kiel malnaturaj estas iliaj moroj!“ Tiel pensis la reĝo. Li ne trankviliĝis, ĝis li decidis demandi pri la enigmo sian domestron, kiu estis saĝa homo.
Kaj la reĝo turnis sin al li: — „Aŭdu, mia domestro! mi petas vin klarigi al mi, kial vi reĝigis min super vin, kiel vi sciis, ke mi alvenis tien ĉi? kaj estu tiel bona, diru al mi, kio estos mia fino!?“
— „Mia reĝo“, respondis la estro: „ni, insulanoj, ne estas simplaj homoj, ni estas spiritoj. En la profunda antikveco niaj insulanoj petis Dion, ke Li sendu al ili ĉiujare homon por reĝi ĉe ili. Kaj Dio konsentis, kaj de tiu tempo, ĉiujare en tiu ĉi sama tago, venadas homo sur la bordon de nia insulo. Ili rapidas renkonte al li kun granda triumfo, kiel vi vidis, kaj reĝigas lin, sed lia regado ne daŭras pli ol unu jaro. Kiam pasis jaro, oni lin deĵetas de la trono, deŝiras de li la multekostajn vestojn, vestas lin en malnovajn, disŝiritajn vestojn, kaj liaj ĝisnunaj sklavoj kun forteco tiras lin al la bordo; tie ili enlasas lin en tie pretigitan ŝipon, kaj oni forsendas lin al dezerta insulo, kie li nenion trovas. Ankoraŭ hieraŭ li estis granda reĝo — hodiaŭ li jam estas senvesta, sen unu sklavo, sen unu amiko, sen unu bedaŭranto. . . Se li en la tempo de lia regado ne kondutis saĝe, lia fino estas nepentreble malagrabla. Post la forigo de la malnova reĝo, en tiu ĉi sama tago, la insulanoj eliras al la bordo, por renkonti la uovan alsenditan de Dio reĝon. Tia estas la ordo de tiu ĉi popolo. —
— "Diru do al mi, spirito," demandis la reĝo, "ĉu ankaŭ la estintaj regantoj sciis pri tio ĉi aŭ ne?“
— "Ne estis unu el ili, kiu ne sciis pri tio ĉi, sed, ĉirkaŭitaj de tia riĉeco kaj lukso, ili sin forgesis, aŭ pensis, ke tio ĉi estas mensogo, aŭ ne volis maldolĉigi al si la nunan feliĉon per pensoj pri la estonteco; sed, kiam finiĝis la jaro kaj ili estis demetitaj de la regado kaj forsenditaj al la