Paĝo:Lermontov - Aŝik-Kerib, 1895, Kuŝnir.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Aŝik-Kerib.

A
A

ntaŭ longa tempo, en la urbo Tifliso vivis riĉa turko. Multe da oro donis al li Allaho, sed pli kara ol la oro estis al li lia sola filino, Magulj-Megeri. Sur la ĉielo la steloj estas bonaj, sed pli supre post la steloj vivadas anĝeloj, kiuj estas pli bonaj; tiel ankaŭ Magulj-Megeri estis pli bona ol ĉiuj knabinoj de Tifliso. Estis ankaŭ en Tifliso malriĉa Aŝik-Kerib. La Profeto donis al li nenion, krom alta koro kaj kapablo de kantoj; ludante je la saazo (turka ludilo) kaj laŭdante la antikvajn heroojn de Turkestano, li iradis al la edziĝaj festoj, por gajigadi la riĉulojn kaj feliĉulojn. En unu edziĝofesto, li ekvidis Magulj-Megeri’n kaj ili ekamis unu la duan. La malriĉa Aŝik-Kerib malmulte esperis, ke li edziĝus je ŝi, kaj li fariĝis malgaja, kiel la vintra ĉielo.

Jen foje li kuŝis en ĝardeno sub vinberoj kaj fine li ekdormis. En tiu sama tempo preteriris Magulj-Megeri kun ŝiaj amikinoj, kaj unu el ili, ekvidinte la dormantan Aŝikon (ludiston sur ludilo), aliris al li. „Kion vi dormas sub la vinberoj“, ŝi ekkantis „leviĝu, malsaĝa, via gazelo iras preter vi“. Li ekmaldormiĝis, la knabino flugis for, kiel birdeto. Magulj-Megeri aŭdis ŝian kanton kaj komencis ŝin insulti. „Se vi scius“, respondis la knabino, „al kiu mi kantis tiun ĉi kanton, vi min dankus; tie estas via Aŝik-Kerib“. — „Konduku min al li“, diris Magulj-Meregi, kaj ili foriris. Ekvidinte lian malgajan vizaĝon, Magulj-Megeri komencis lin demandadi kaj konsoli. „Kial do mi ne devas esti malgaja“, respondis Aŝik-Kerib, „mi vin amas kaj vi neniam estos mia!“ — „Petu mian manon ĉe mia patro“, diris ŝi, „kaj mia patro faros nian edziĝon je lia kosto kaj dotos min tiom, ke estos sufiĉe por ni ambaŭ“. — „Bone“, li respondis, „ni sciu,