Paĝo:Lermontov - Aŝik-Kerib, 1895, Kuŝnir.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kantis pro ili mirindajn kantojn. Per tia rimedo, li transiradis el vilaĝo vilaĝon, el urbo urbon kaj lia gloro disportiĝis ĉien. Fine li alvenis Ĥalafon. Kiel ĉiam, li eniris kafejon, petis, ke oni donu al li saazon, kaj komencis kanti. En tiu ĉi tempo loĝis en Ĥalafo urbestro, granda amanto de kantistoj; multajn oni alkondukadis al li, — eĉ ne unu al li ekplaĉis. Liaj servantoj estis elturmentitaj, nur kurante en la urbo. Subite, preterirante antaŭ la kafejo, ili aŭdas mirindan voĉon. Ili eniras tien. — „Iru kun ni al la granda estro, ili ekkriis, — se ne, — vi respondos per via kapo.“ — „Mi estas homo libera, migranto el la urbo Tifliso“, diras Aŝik-Kerib; „se mi volas — mi iras, se mi volas — ne; mi kantas, kiam okazas, kaj via estro ne estas mia“. Tamen, ne turnante atenton je tio, ili lin kaptis kaj forkondukis al la urbestro. — „Kantu!“ diris la estro, kaj li ekkantis. Kaj en tiu ĉi kanto li glorigis sian karan Magulj-Megeri’n, kaj tiu ĉi kanto tiel ekplaĉis al la fiera estro, ke li lasis la malriĉan Aŝik-Keribon ĉe si. Ekŝutiĝis al li arĝento kaj oro, ekbriladis sur li riĉaj vestoj. Feliĉe kaj gaje komencis vivi Aŝik-Kerib kaj fariĝis tre riĉa. Ĉu li forgesis sian Magulj-Megeri’n aŭ ne, mi ne scias; sed la difinita tempo flugadis. La lasta jaro rapide devis finiĝi, kaj li eĉ ne pretiĝis por forveturi. La belega Magulj-Megeri komencis malesperi. En tiu tempo devis foriri en la vojon komercisto kun karavano el Tifliso kun kvardek kameloj kaj okdek sklavoj. Ŝi vokas la komerciston al si kaj donas al li oran pladon. — Prenu tiun ĉi pladon, — ŝi diras, — kaj en kiun ajn urbon vi venos, kuŝigu sur videbla loko en via magazeno kaj anoncigu, ke tiu, kiu konfesos, ke li estas ĝia mastro, kaj argumentos tion ĉi, tiu ĝin ricevu kaj ankaŭ oron en ĝia pezo. — Forveturis la komercisto; ĉie li plenumadis la komision de Magulj-Megeri, sed neniu konfesis, ke li estus la mastro de la plado. Li jam preskaŭ vendis ĉiujn siajn komercaĵojn, kaj venis kun la lastaj Ĥalafon. Li anoncis la komision de Magulj-Megeri. Ekaŭdinte tion ĉi, Aŝik-Kerib alkuris al la karavanmagazeno, kaj vidas oran pladon en la magazeno de la Tiflisa komercisto. „Tio ĉi estas mia“! diris li, kaptante ĝin per la mano. — Vere, ĝi