Paĝo:Lermontov - Aŝik-Kerib, 1895, Kuŝnir.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la tago. Vere mi bezonas esti en Tifliso“. — „Kia vi estas malverema! — diris kolere la rajdanto: sed restas nenio por fari; mi pardonas al vi. Kovru do la okulojn. Nun malkovru“, li aldonis post momento. Aŝik ekkriis de ĝojo: ili estis ĉe la pordego de Tifliso. — Kore dankante kaj preninte de la selo sian sakon, Aŝik-Kerib diris al la rajdanto: „Aga, kompreneble, via bonfareco estas granda; sed faru ankoraŭ pli grandan; se mi nun rakontados, ke en unu tago mi venis el Arzinjano Tiflison, al mi neniu kredos: donu al mi ian argumenton“. — „Kliniĝu“, diris tiu ridetante: „prenu el sub la hufo de mia ĉevalo buleton da tero kaj kaŝu ĝin en la brustpoŝon; kaj tiam, se oni ne ekkredos je la vereco de viaj vortoj, tiam ordonu alkonduki al vi blindulinon, kiu jam sep jarojn ne vidas, ŝmiru al ŝi la okulojn — kaj ŝi ekvidos. — Aŝik prenis pecon da tero el sub la hufo de la blanka ĉevalo; sed kiam li nur levis la kapon, la rajdanto kun la ĉevalo malaperis. Tiam li konvinkiĝis en la animo, ke lia favoranto estis ne iu alia, sed nur Ĥaderiliazo (St. Georgio). —

Nur malfrue vespere Aŝik-Kerib elserĉis sian domon. Li frapas la pordon per tremanta mano, parolante: „Ana, ana (patrino), malfermu! mi estas gasto de Dio, kaj malvarma kaj malsata; mi petas, pro via migranta filo, enlasu min“. La malforta voĉo de la maljunulino respondis al li: „Por noktejoj por la vojaĝantaoj estas la domoj de la riĉuloj kaj fortuloj; en la urbo nun estas edziĝoj; iru tien, tie vi povas pasigi la nokton plezure“. — „Ana, li respondis: mi tie ĉi havas neniajn konatojn, tial mi ripetas mian peton: pro via migranta filo, enlasu min!“ Tiam lia fratino diras al lia patrino: — Patrino, mi leviĝu kaj malfermu al li la pordon. — „Sentaŭgulino“! — respondis la maljunulino, — „vi estas ĝoja akcepti junajn homojn kaj gastigi ilin, ĉar jen jam pasis sep jaroj, ke mi de larmoj perdis la vidadon“. — Sed la filino, ne atentante je ŝiaj riproĉoj, leviĝis, malfermis la pordon kaj enlasis Aŝik-Keribon. Dirante ordinaran saluton, li sidiĝis kaj kun kaŝita maltrankvileco komencis ĉirkaŭrigardi. Kaj li vidas: sur la muro pendas, en polvita tego, lia bonsona saazo, kaj li komencis demandi la patrinon: Kio pendas ĉe