Paĝo:Lermontov - Demono, 1894, Devjatnin.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ankoraŭ estis kaj amema,
Unua kreitaĵo bona, —
Al li nek dubo, nek malbono
Konataj estis, lia saĝo
Ankoraŭ estis lumigita…
Kaj multe, multe… kaj tutaĵo
Ne povis esti memorita.


II.

Ĉielon longe li forlasis, —
En mond’ li sen rifuĝo estis
Eterno post eterno pasis,
Minuto post minuto, restis
Li ĉiam multe enuanta.
Li, teron pekan posedanta,
Malbonon semis sen plezuro;
Neniu staris al demono
Kontraŭ en lia art’ terura, —
Kaj tedis jam al li malbono.


III.

Kaj super suproj de Kaŭkazo
Demono flugis elpelita.
Kazbeko, diamanto kvazaŭ,
Per neĝ’ eterna priŝutita,