Saltu al enhavo

Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

NATAN

Vi do jam dume tie estis? — Vi
Kun ŝi parolis jam? — Nu? — Diru: kiel
Do Recha al vi plaĉas?

TEMPLANO

Do Recha al vi plaĉas? Nedireble! —
Sed — ŝin revidi — mi neniam volos!
Neniam! — Aŭ vi tuj al mi promesas,
Ke mi por ĉiam, ĉiam povos ŝin
Revidi.

NATAN

Revidi. Kiel do mi tion ĉi
Komprenu?

TEMPLANO

post longa paŭzo ekfalante al lia kolo

Komprenu? Patro!

NATAN

Komprenu? Patro! Nu, junul’!

TEMPLANO

same, lasante lin

Komprenu? Patro! Nu, junul’! Ne filo? —
Mi petas, Natan! Ho!

NATAN

Mi petas, Natan! Ho! Junulo kara!

TEMPLANO

Ne filo? — Mi vin petas, vin petegas
Je la ligil’ unua de natur’ —
Al ĝi ligilojn postajn ne preferu! —
Do kontentiĝu, esti homo! — Min ne
Forpuŝu!

NATAN

Forpuŝu! Amikego…!