DAJA
Bedaŭrinde!
TEMPLANO
La saĝa, bona Natan do arogis,
Tiele falsi de l’ natur’ la voĉon?
Tiele fuŝdirekti disvolviĝon
De koro, kiu laŭnature estus
Irinta tutaliajn vojojn? — Daja,
Vi efektive ion nun konfidis… —
Gravegan ion — kies sekvoj povus…
Ĝi embarasas min — mi ne tuj scias
Nun, kion fari. — Lasu al mi tempon. —
Foriru! — Li ĉi tie pretervenos. —
Li povus nin surprizi!
DAJA
Mi ekmortus!
TEMPLANO
Ho, mi ne povus nun kun li paroli!
Se vi renkontos lin, nur al li diru,
Ke reciproke ni nin trovos ĉe l’
Sultan’.
DAJA
Sed lasu ne rimarki ion.
Mi volis doni nur la lastan tuŝon
Al la afero; mi nur volis vin
Senskrupuligi pri l’ knabino. — Sed
Se poste vi kondukos ŝin Eŭropon:
Vi ne postlasos min, ĉu jes, ĉi tie?
TEMPLANO
Pri tio ni parolu poste! — Iru!