Ĉi tiu paĝo estis validigita
Kun dudek virkameloj ŝarĝumitaj
De ĉiuj specoj de spicaĵoj, gemoj
Kaj ŝtofoj de Hindujo kaj Persujo
Kaj de Sirio kaj de malproksima
Ĉinujo!
TEMPLANO
Mi ne estas aĉetema.
DAJA
La judoj lin adoras kiel princon.
Ke „Natan la Saĝul’“ lin oni nomas,
Anstataŭ „la Riĉul’“, min jam mirigis.
TEMPLANO
Por ili saĝo kaj riĉego eble
La samo estas.
DAJA
Sed unue oni
Lin nomu „la Bonul’“. Vi ne supozas,
Ĝis kia grado li bonega estas.
Ĵus eksciinte, kiom al vi Recha
Ja ŝuldas, ĉion tiam li al vi
Tuj fari kaj donaci volis.
TEMPLANO
Fakte?
DAJA
Ĝin provu, venu, vidu!
TEMPLANO
Kion? — Kiom
Rapide pasas la momento?
DAJA
Ĉu mi
Ĉe li restadus tiom longan tempon,
Se li ne estus bona? — Mi konscias