SITTAH
Aŭ de malindulo!Kaj lia font’ pli havodona estas,
Kaj pli neelĉerpebla ol ĉerkejo
Monplena.
SALADIN
Li komercas, laŭ la famo.
SITTAH
Sombesto[1] lia paŝas ĉiujn vojojn,
Dezertojn ĉiujn; liaj ŝipoj naĝas
En ĉiuj akvoj. Iam tion diris
Al-Hafi mem, kaj rave li aldonis,
Ke tiom saĝe, bone tiu viro
Disponas pri la mono, kiun li
Saĝece, diligente enspezigas;
Ke plena estas de justeco lia
Spirito, kaj de virto lia koro,
Kaj ke li mem plenplena de belamo.
SALADIN
Kaj nun Al-Hafi juĝis tiel strange,
Malvarme.
SITTAH
Ne malvarme, embarase.
Li ŝajne timis, pri li diri laŭdon,
Kaj tamen volis ne mallaŭdi lin.
Aŭ ĉu de tiu gent’ eĉ plejbonulo
Ne povas malkonfesi sian genton?
Ĉu tio fakte estas? Ĉu Al-Hafi
Do ĉi-rilate devas honti pri
Amiko sia? — Estu kiel ajn! —
Li estu pli ol jud’ aŭ malpli! Se
Li estas riĉa: tio nin sufiĉas!
- ↑ sombesto = G: Saumtier; A: sumpter horse; F: bête de somme; I: bestia da soma.