Ĉi tiu paĝo estis validigita
HAFI
Ke vi nun estas lia defterdar’.
Mi vin kompatas. — Sed mi ne ĉeestu!
Mi tuj foriros. — Vi jam scias, kien.
Vi konas mian vojon. — Ĉu mi ion
Por vi aranĝu sur la vojo? Vi
Pri mi disponu. — Sed ne estu plio,
Ol kion povas porti tutnudulo.
Parolu tuj, mi iros.
NATAN
Ne forgesu,
Al-Hafi, ke mi ja neniom scias.
Pri kio vi babilas?
HAFI
Vi do tuj
Kunportos viajn sakojn?
NATAN
Sakojn?
HAFI
Nu,
La monon, kiun vi al li pruntdonu.
NATAN
Nenio kroma?
HAFI
Ĉu mi do ĉeestu,
Ke tagon li post tago vin elĉerpos
Ĝis la piedfingroj? Ĉu mi do ĉeestu,
Ke malŝparemo pruntas, pruntas, pruntas
De la aliatempe ĉiam plena
Garbejo de la saĝa mildo, ĝis