Saltu al enhavo

Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Nur estas ŝtelo. — Inter miaj anoj
Ĉe l’ Ganges mi ĉi ĉion ne bezonas,
Eĉ ne peranto estas. — Ĉe la Ganges,
Ĉe l’ Ganges nur ekzistas homoj. Sed
Ĉi tie vi nur sola estas inda,
Vivadi ĉe la Ganges. — Ĉu vi volas? —
Al li postlasu simple la rubaĵon
De li celatan. — Iom li post iom
Sen tio ĝin ja rabos. — Mi al vi
Havigos delkon[1]. — Venu!

NATAN

Havigos delkon. — Venu! Nu, mi pensas,
Ĉi ĉio restos ja por fari. — Sed
Mi ĝin pripensos.

HAFI

Mi ĝin pripensos. Kio do? — Pripensi? —
Ne pripensote estas!

NATAN

Ne pripensote estas! Nur ĝis kiam
Mi de l’ sultan’ revenis; ĝis ke mi
Adiaŭdiris…

HAFI

Adiaŭdiris… Kiu pripensadas,
Motivojn serĉas, por ne fari. — Kiu
Ne tuj decidas, vivi per si mem,
Jen kiu vivas sklavo de aliaj
Ĝis morto. — Tamen: kiel ajn! — Adiaŭ! —
Laŭ plaĉo agu. — Nia voj’ disiĝas.

NATAN

Al-Hafi, ĉu antaŭe vi ne volas
Glatigi vian konton?

  1. Vesto de derviŝo.