DAJA
Kio poste?
Ho, mi esperas: poste ankaŭ mia
Dezir’ plej varma realiĝos.
RECHA
Kio
En mia brust’ ĝin poste anstataŭos?
Ĉar mi mallernis jam, vivadi sen
Dezir’ de la deziroj. — Ĉu nenio?
Ho, mi ektimas! —
DAJA
Mia dezirego
La faktiĝintan vian anstataŭos:
Deziro mia, scii en Eŭropo
En manoj vin, estantaj je vi indaj.
RECHA
Ho, vi eraras. — Kio tiun celon
Estigas via, ĝin malhelpas povi
Fariĝi mia. — Vin patrujo logas;
Kaj mia, mia min ne retenadu?
Bild’ de la viaj, ne jam foriĝinta
El via kor’, efikus pli ol tiuj
De mi videblaj kaj palpeblaj kaj
Aŭdeblaj, ol la miaj?
DAJA
Kontraŭstaru
Nur kiom ajn! — La voj’ de Dio estas
La voj’ de Dio! — Kaj se nu eĉ volus
Vin gvidi lia Di’, por kiu li
Batalas, al la lando, la popol’,
Por kiu vi naskiĝis, ĝuste per
Savinto via?