Ĉi tiu paĝo estis validigita
DAJA
Via moŝto, mi
Esperas, ke pikilo la malgranda,
Ĵetita en koreton ŝian, vin
Ne malutilis tro.
RECHA
Vi ĉagreniĝis?
Kaj estis pli avara pri l’ ĉagreno
Ol pri la viv’?
TEMPLANO
Infano bona, ĉarma!
Ho, kiom diferencas ja la vid-
Kaj la aŭdsento! — Jen ne la knabino,
Ne! jen ne ŝi, de mi savita el
La fajro. — Kiu — ŝin konante — ne
Ŝin savus el la fajro? — Kiu estus
Min atendinta? — Sed la timo… tamen…
Ja aliigas…
Paŭzo, dum kiu li enpense rigardas ŝin
RECHA
Sed vi restis sama!
Same; ĝis kiam si daŭrigas, rompante lian miran rigardadon
Nun, via moŝto, diru, kie vi
Dumtempe estis. — Preskaŭ mi demandus:
Kaj kie nun vi estas?
TEMPLANO
Nun? Nu, kie
Mi eble ne troviĝi devus. —
RECHA
Kaj
Vi estis? — Eble ankaŭ, kie vi
Ne devis? — Jen ne bone!