Ĉi tiu paĝo estas provlegita
gega ekzisto. Post ĉeso de la kalefacio, la guto tuŝis la varman plataĵon, disrompiĝis, malaperis, kaj la mikroboj disiĝis tra la spaco, eble sin demandanta: «kial nia ĉielo estas blua?» Ni estos tie por respondi al ili: sed kiam ni metas la saman demandon al ni mem, ankaŭ malgrandeguloj, kiu respondos?
Nesciulo
[Ornamaĵo mankas]
Azrah
— El Heine —
Ĉiutage promenadis
De sultan’ filin’ belega
Je l’vespero, ĉe fontano,
Kie blankaj akvoj plaŭdas…
Ĉiutage juna sklavo
Ĉe fontan’ vespere staris;
Kie blankaj akvoj plaŭdas…—
Ĉiutage pli paliĝis…
Unufoje princidino
ĵetis al li tri demandojn:
Aŭdu! volas mi ekkoni
Vian nomon, teron, ganton…
Kaj al ŝi respondis sklavo:
Nom’—Machmed’; el tero—Jemen;
Mia gento—tiuj Azrah,
Kiuj mortas, kiam amas…
Esperantigis Leo Belmont
[Ornamaĵo mankas]