Paĝo:Lingvo Internacia - Aŭgusto 1896.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

skriba stenografio estas, rilate al aliajn, kiel Esperanto rilate Volapükon. Klara, logika, nekredeble simpla, tiel facile relegebla kiel skribebla, ĝi ankoraŭ venkis ĉiujn aliajn sistemojn, en konkuro de rapideco farita, la 12-an de julio, en la urbo “Rouen”.

Kiam s-ro Émile Duployé estos alfarinta sian fonetikan alfabeton al nia lingvo, ni povos uzi la sistemon kun multe da profito, ĉar skribante per tiu stenografio ni ŝparos al ni tempon kaj lacon. Tiel ni kombinos kaj unuigos du mirindajn progresojn, faritajn nun por la alia: universan sonskribadon kun universa lingvo.

L. de Beaufront (Parizo).


El Rusujo.

Laŭ la nombro da amikoj de l’ lingvo internacia Rusujo, kiel oni scias, ĉiam okupadis la unuan placon en la vico de landoj. La malgajaj cirkonstancoj de la pasinta jaro fortego influis la energion de multaj rusaj adeptoj, kiuj pensis, ke nia lingvo neniam eliros el la malfeliĉa stato, en kiun ĝin metis la kruela sorto. Nun, kiam la nuboj disiris kaj la ĉielo klariĝis super niaj kapoj, ĉiam pli kaj pli ofte venas el diversaj lokoj de vastega Rusujo bonaj sciigoj pri sukcesoj de nia lingvo. Ni kun plezuro komunikas al niaj legantoj, ke en Kremenĉug (dank’ al senlaca agado de s-ro Pesockij) en Melitopolo (dank’ al laboro de s-ro Ŝĉavinskij), en Teplik (dank’ al agado de s-roj Kaminskij kaj Kuŝnir), en Krasnojarsk (dank’ al agado de s-ro Kadik), en Tiftis (dank’ al laboroj de s-ro Avilov) formiĝis rondetoj de esperantistoj, kiuj kompreneble penos ricevi oficialan permeson de la estraro kaj fariĝos tilioj de la societo “Espero“. La odesa esperantistaro