Paĝo:Lingvo Internacia - Aprilo 1896.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne povas liveradi al la legantoj efektivajn novaĵojn. Niaj novaĵoj alvenadus al la legantoj tro malfrue kaj tial prezentus jam neniam intereson, estante pli frue tralegitaj en naciaj gazetoj.

3) Kelkaj korespondantoj petas, ke ni presadu en ĉiu numero problemojn de ŝako. Ni volonte ĝin farus, sed bedaŭrinde el la redaktoroj de nia gazeto neniu povas kondukadi tiun ĉi rubrikon, ĉar neniu el ni estas sperta ŝakisto. Eble iu el niaj legantoj povus esti redaktoro de l’ ŝaka rubriko?

4) Kelkaj korespondantoj konsilas, ke ni fondu apartan rubrikon, “Scienco kaj Arto“ por la artikoloj kaj novaĵoj el tiuj ĉi regionoj. Pri tiu ĉi rubriko ni povas diri tion saman, kion ni diris pri la rubriko “El la mondo“: nia malgranda kaj malofte aperanta folieto ne povas konkuri en tiu ĉi rilato kun diversaj naciaj gazetoj.

5) S-ro V. Ŝmurlo konsilas, ke ni fondu en la “Lingvo Internacia“ unu novan konstantan rubrikon: “Vivo internacia“. — “Mi varmege proponas — skribas s-ro Ŝmurlo — ke en Via gazeto estu presataj sciigoj pri ĉiuj estintaĵoj de la vivo internacia, kiel ekz. kongresoj, kunvenoj, ekspozicioj, konkursoj k. e., por ke la amikoj povu scii pri ili kaj alporti ĉe ĉiu okazo sian laŭfortan helpon“… Ni kun plezuro akceptas la proponon de s-ro Ŝmurlo, pensante, ke nenie la bezono je lingvo internacia estas tiom sentata, kiel en diversaj internaciaj kongresoj kaj kunvenoj; nenie sekve oni povas propagandi nian lingvon kun pli granda sukceso, ol en tiuj ĉi kongresoj. Sekve la presado de sciigoj pri tiuj ĉi kongresoj estos utila por nia afero. Ni petas niajn legantojn alsendadi al ni tiujn sciigojn, kiujn ili trovas en siaj naciaj gazetoj. Komencante de tiu ĉi numero, la rubriko “Vivo Internacia“ estos konstanta en nia gazeto, se, kompreneble, ni havos por ĝi sufiĉe da materialo.

La redakcio.