Paĝo:Lingvo Internacia - Decembro 1901.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

versaj, malproksimaj landoj. Tio ĉi grande antaŭhelpos ne sole la intiman parton, sed ankaŭ la regulecon de nia gazeto. Kompreneble nur se la interesiĝo ne malvarmiĝos, — kaj ni kredas ke tio ĉi ne okazos.

Estas bedaŭrinda fakto, ke multaj niaj antaŭaj abonintoj ne reabonis nian gazeton en la jaro 1901 (ili preskaŭ ĉiuj fariĝis renegatoj), — sed feliĉe nove aperintaj personoj okupis iliajn lokojn en la verda kampo de l’ Esperanteco. Entute oni povas kun plezuro konstati, ke Esperanto — dank’ al la agado de la S. p. p. Esp. — disvastiĝas kaj marŝas antaŭen per grandaj paŝoj.

Iru do en vian eternan tombon, maljuna 1901! Ne akompanas vin tien nia riproĉo, ĉar vi malfermis la novan jarcenton sufiĉe favore por ni. Ni estus maljustaj, se ni ne konfesus, ke vi alportis bonon al nia afero. Donu Dio, ke via posteulo meritu ankoraŭ plie da benoj de ni, de esperantistoj — de la tuta homaro.

Vivu Esperanto, kaj vivu ĝia dunaskita frato: tutmonda kunfrateco, la eterna paco!

La redakcio.


NACIAJ PROVERBOJ.

BOHEMAJ PROVERBOJ.
  1. Ŝtonegon kaj veron neniu renversas.
  2. Vero ne dronas en akvo kaj ne forbrulas en fajro.
  3. Ĉiu laŭdas la veron, sed ne ĉiu defendas ĝin.
  4. Troa disputado malutilas al la vero.
  5. Pro vero la homoj plej multe koleras.
  6. Pli saĝa cedas.
  7. Pli facile estas mallaŭdi fremdan laboron ol plibonigi ĝin
  8. Nenia upupo[1] ekzistas sen kufo, kaj nenia malsaĝulo sen fiereco.
  9. Ne koleru al la spegulo, se vi havas kurban buŝon.
  10. Malbone estas al ĉevalo, ĉirkaŭ kiu azenoj blekas.
  11. Tempo ŝanĝas ĉiujn aferojn.
  12. Bela vorto malfermas eĉ feran pordegon.
Trad. J. Holub.

  1. Birdo, nomata en la lingvo latina: Upupa epops, — franca: la huppe, — germana: Wiedehopf, ĉeĥa: dudek, — hungara: banka.