Paĝo:Lingvo Internacia - Decembro 1901.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

dicioj kaj antaŭjuĝoj. Kiel la infano, edukita en la domaj tradicioj, renkontadas obstine fremdajn morojn kaj kutimojn, tiel same oni ion similan vidis en la homaro, kiu, kreskante en siaj multcentjaraj tradicioj kaj antaŭjuĝoj, renkontadis la novajn ideojn — portantajn returnon de la vivo — tre obstine, eĉ malamike. Se la novaj ideoj estus venintaj paŝo post paŝo kaj nerimarkeble, tiam la obstineco ne povus trovi kaŭzon de ekzistado. Kaj la kreskado de ĉia nova ideo venadas tradicie.

Aliflanke la celado de la homaro sur la vojo de l’ progreso kaj evolucio naskigas homojn — verajn antaŭirantojn de la centjaroj — kiuj, portante novajn ideojn, unue iris kontraŭ la tradicioj centjaraj. En la reciproka batalado la nova ideo devis aŭ venki la multcentjarajn tradiciojn, aŭ reiri antaŭ la forteco de la nekompetenta popolamaso, kiu vidis en la nova ideo de portatan faciligon, sed diablan reton, havantan la celon elpuŝi la ĝistiaman homan feliĉon.

Similajn antaŭirantojn de la centjaroj en la tempoj de la malnova testamento oni nomis profetoj. Ilia sorto estis terura: ili finis la vivon sur teruraj turmentoj. Venis Kristo. Li trovis plej grandan malamon inter la Izraelidoj kaj Romanoj pro la pereigita regno Izraela. La Izraelidoj atendis, ke Li antaŭkonduku ilin kaj disbatu Romon, — sed Kristo kviete instruadis: „Amu viajn malamikojn!“ Jen ideo nova, kiu kontraŭparolis al la kreskanta nacia atendado. Kaj la forto de la popolamaso kondukis la kvietan Kriston al la kruco terura.

La novtestamentajn antaŭirantojn de centjaroj ni nomas genioj. Sed la sorto de la lastaj estas mirinde analogia kun la sorto de la profetoj, ĉar ekzistas la samaj psikologiaj kaŭzoj — la portantoj de nova ideo aŭ malnova malkovro aperas kiel detruistoj de la popolaj tradicioj kaj feliĉoj. Papino’n oni batis bone sur la Rejno pro tio, ke li eltrovis la vaporan kaldronon — hodiaŭ jam komunan movilon kaj portilon de la tuta civilizita mondo. Ĝiordano’n Bruno’n oni metis sur lignaron kaj bruligis pro tio, ke li portis ideojn, kiujn hodiaŭ ni nomas diaj veroj. Galileon oni malliberigis pro malkovroj, kiujn hodiaŭ la infanoj komprenas… Kaj kiom ankoraŭ!

Sed de unu-du centjaroj naskiĝis tiom da novaj ideoj, tiom da novaj elpensoj aperis kaj baldaŭ efektiviĝis, ke la homaro tiel tandrita — en la nova tempo — estas pli saĝa rilate la novajn ideojn. La tuta obstineco, per kiu hodiaŭ la homaro renkontas la novajn ideojn, estas nur tio, ke ĝi tenas sin indiferente kontraŭ ili, ne dezirante disiĝi de kalkaj tradiciaj centjaraj antaŭjuĝoj kaj fine aliĝi al la nova ideo, kiel al centjara heredaĵo.

La suprediritaj pensoj iris tra mia kapo, kiam mi vidis la indiferentecon de la homaro al unu granda ideo, la unuigo de l’homaro per unu helpanta internacia lingvo; unu plej fruktoporta malkovro, la internacia lingvo Esperanto, kies aŭtoro, se li estus naskita antaŭ tri centjaroj, kredeble estus bruligita sur lignaro kaj nun oni konstruus al li la plej grandegan monumenton.

Malantaŭ ni estas minaca estinteco, kaj antaŭ ni staras luma estonteco.

Ni laboradu do senlace kaj prudente! La pacienco alportas la tempon, kiam ni vidos la triumfon de nia afero. Aliflanke la nuntempaj ĉiutagaj homaj bezonoj de vasta komunikigo baldaŭigas tiun ĉi tempon.

Ĥr. Popov.