Paĝo:Lingvo Internacia - Februaro 1907.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj ĉion malnoblan, malaltan batadu
Kaj pro nevenĝito ekvenĝu kruele
— Purigu la mondon!
Ho batu!… En koro en mia ekbrulu,
Por ke renaskiĝu mi, kiel fenikso…
Purigu la mondon!

Esperantigis Leo Belmont.



PROGRESO
De poeto pola Asnyk.

Laboroj vanaj vana plend’!
Senforta malbenado!
La formojn mortajn ia sort’
Ne turnos al estado!

Per temp’ preniton — al la temp’
Ne povas mond’ depreni.
Ne povos fajr’, ne povos glav’
Kurantan penson teni.

Kun vivaj ĉiam iru vi!
La novan vivon amu!
Obstine per velkinta laŭr’
La kapojn ne ornamu!

Ne repuŝebla viva ond’
Sencele vi sopiros!
Koler’ senforta! vana plend’!
Antaŭen mondo iros!…

Esperantigis Leo Belmont.