Paĝo:Lingvo Internacia - Februaro 1907.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

D-ro Javaj tiuj scias, kiuj tiam vidis lin, kaj certe ne estas maldiskrete diri, ke lia amemo al nia komuna Majstro estis el la speco la plej fidela, pura kaj delikata. Sed tre modesta, kvankam konscia je sia propra valoro, li neniam fanfaronadis pri sia agado kaj pri sia rajta influo!

Modelo estis al li, laŭ lia ofta diro, la fama Amerikano B. Franklin, kies moralajn kaj filantropiajn sentencojn li volonte citadis: « Ni agu bone, ne atentante pri kritikoj ».

Agi bone, esti al ĉiuj indulgema, neniam de ceteraj postuli ion, kio povus al ili kaŭzi, mi ne diras doloron, sed nur enuon, tia estis la regulo de lia vivo. Kaj se oni kelkafoje diskutis kun li, eĉ vive — ĉar li tute ne evitis kontraŭdiri — baldaŭ tamen la koro estis gajnita de lia boneco kaj oni lin forlasis kun pli granda estimo por li, pli kontenta pri la aliaj kaj pri si mem. Ĉu ne ĉe tiu ĉi signo oni konas la homojn eminentajn per la koro?

Oni nur relegu lian lastan verketon Inter Blinduloj, kaj oni estos kortuŝita de la ĝentileco dissemita en la tuta libro, de la konstante deziro de l’aŭtoro « malgrandigi la taskon de la personoj, kiuj, kun mirinda sindonemo, helpas al la blinduloj ».

Sed esti bone ne sufiĉis al D-ro Javal. Li opiniis, laŭ la bela parolo de l’germana poeto Göthe,