Paĝo:Lingvo Internacia - Februaro 1907.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estaĵoj direktataj de senkonsciaj puŝoj kaj kiuj povus fari nenion alian ol tion, kion ili faras. Male, por la homo tiu demando estas la ĉefa. Formiko estas formiko nur tiaj, ke ĝi naskiĝis, ĝi plenumas sian rolon, sukcesigas sian laboron kaj okupas sian lokon. Ne sufiĉas naskiĝi por esti homo. Por la homo, naskiĝo estas nur la komenco de longa kaj malfacila perfektiĝo. Kaj tiu perfertiĝo parte dependas de li mem, de lia celo, de liaj penadoj. Sekve, por ĉiu el ni venas momento, en kiu ni devas demandi nin, al kio ni devas celi kaj kiamaniere ni devas uzi la vivon ricevitan. Alie ni riskas ĝin perdi aŭ ĝin fuŝe uzi. Kaj neniu povas esti indiferenta pri tia malfeliĉo. Entute ĉiu donas sian vivon kaj uzas siajn fortojn por tio, kio al li ŝajnas inda je ĝi. Li devas do deziri instruiĝi pri tiel grava demando: Kio estas plej grava por homo? Por bone vivi, kion oni plej bezonas? Por mi, mi senŝanceliĝe respondas: plej grave estas akiri forton, kaj por vivi, homo, pli ol ĉion alian, bezonas energion.

Kvankam oni havas panon por manĝi, kaj plezurojn, kaj ĝojojn, kvankam oni posedas ĉiaspecan superecon la riĉeco a situacio: sen energio oni fariĝas la ludilo de la cirkonstancoj, la sklavo de la manĝata pano, de la amata virino, de la posedata bieno.

Kvankam oni havas inteligentecon kaj komprenemon, kvankam oni amasigis en si sciojn pri homoj kaj aferoj: sen energio la sciado restas senfrukta, kaj la plej bela ideo estas nur sengerma grajno.

Kvankam oni havas konsciencon, kvankam oni zorge distingas la bonon da la malbono: sen