Paĝo:Lingvo Internacia - Januaro 1896.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Skizoj gramatikaj.
I. El, en, ekster, inter.

Sendube la plej malfacila punkto en ĉia lingvo internacia estas la regula uzado de la prepozicioj, sufiksoj kaj prefiksoj. Ne mirinde, ĉar tiuj ĉi malgrandaj vortetoj kune kun la verbo kaj akuzativo donas la eblon esprimadi la rilatojn inter diversaj objektoj, t. e. esprimadi la pensojn. Se ekzistus nek verbo, nek prepozicioj, nek akuzativo, oni povus nur nomadi la objektojn, kio tute ne estas malfacila, se oni havas bonan vortaron, sed nenia penso tiam povus esti esprimita. Nur la verbo, akuzativo kaj prepozicioj donas sencon al la parolado, donas la eblon fari belajn konstruaĵojn el la kruda vorta materialo. Dum la regula uzado de la verbo estas pli-malpli facila kaj la uzado de la akuzativo estas precize difinita, la uzado de la prepozicioj, kontraŭe, estas tre malfacila, ĉar tie ĉi oni ne povas sin gvidi per sia propra lingvo;