Paĝo:Lingvo Internacia - Januaro 1902.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en Bruxelles, ĉiam daŭrigas sian efikan agadon. La Belgaj Esperantistoj aranĝas nun sekcion apartan pri la problemo de la lingvo internacia en la Ekspozicio farota en Anvers dum venonta majo, de la Reĝa Societo de Geografio. Ili preparis la sukceson de l’ dirita ekspozicio per daŭra agado inter la presistaro, kaj sendube, ĝi estos plena triumfo por Esperanto. Eĉ Luksemburgaj ĵurnaloj parolis pri nia afero, kaj en Germanujo ankaŭ ni trovas kelke da bonegaj artikoloj publikigitaj de nia partianaro. Bedaŭrinde ŝajnas ke malfeliĉa Sorto batalas kontraŭ